SERĈILO DE BLOGO

Saturday, March 21, 2009

" PA " " PLIM "



Lazaro Ludoviko Zamenhof naskiĝis la 15an de decembro 1859, en la pola urbeto Bialystok, apartenante tiutempe al cara Rusio. Lia patro Marko Zamenhof estis lingvoinstruisto, ankaŭ la avo estis lingvisto.

La juna Zamenhof jam frue interesiĝis pri lingvoj. La ideon de mondlingvo naskis en li la lingva antagonismo de la kvarlingva loĝantaro. En tiu urbo Zamenhod ĉiutage spertis, ke poloj, germanoj, judoj, kaj rusoj vivas en daŭra kverelo inter si. Lia penso estis, ke tiuj homoj povus vivi pace, se ili komprenus unu la alian. Tiu ideo igis lin, la gimnazianon, pretigi planon de internacia lingvo. En la jaro 1878 li jam havis pli-malpli preta sian lingvoskemon: Lingwe Universala, kies adeptoj estis liaj kunlernejanoj.

Li kiel malgranda infano revadis pri manieroj, kiel forigi la lingvajn barojn. Diversajn utopiojn li forĵetis, ĝis formiĝis en li la “konscio, ke la sola lingvo internacia povas esti nur neŭtrala, apartenanta al neniu el la nun vivantaj nacioj. Kiam… mi transiris en klasikan gimnazion, mi dum kelka tempo estis forlogata de lingvoj antikvaj kaj mi revis pri tio, ke mi…inkliados la homojn revivigi unu el ĉi tiuj lingvoj…Poste…mi venis al frima konvinko, ke ĉi tio estas neebla, kaj mi komencis malklare revi pri nova, arta lingvo”.

Li komencis laboradi sisteme, kaj baldaŭ li havis skribita la tutan gramatikon kaj malgranda vortaron.
Ĉe elekto de vortmaterialo komence li iris laŭ tute erara vojo, pensante, “Ke estas tute egale, kian formon havas tiu aŭ alia vorto”, ekonomie la vortoj estu mallongaj post forĵeto de senbezona nombro da literoj. Ekz.: anstataŭ la longa “interparoli”, sufiĉus “pa” ( komparu en volapuko “plim” anstataŭ komplimento),- do la apriora vortfarado allogis lin. Feliĉe li baldaŭ ekkomprenis, ke lernado,
enmemorigo de tiaj vortoj : a, ab, ac, ad,…ba, ca, da, be, ce…aba..aca, ktp- estus terure malfacila, kaj li konvinkiĝis, ke “la materialo por vortaro devas estis Romana-Ĝermana, ŝanĝita nur tiom, kiom tion postulas la reguleco kaj aliaj gravaj kondiĉoj de lingvo”.