SERĈILO DE BLOGO

Wednesday, December 9, 2009

150 JAROJ POST SIA NASKIĜO



Klaku sur desegno por pligrandigi ĝin.
Click on the draw to enlarge it.
Нажмите на дизайн, чтобы увеличить ее.



150 jaroj post naskiĝtago de D-ro Zamenhof, estas skribenda biografio de D-ro Zamenhof, malgraŭ vi trovos ĉi tie plurajn biografio de D-ro Zamenhof, kiel mi ĉiam diras, tago post tago aperas pliajn esperantistojn, do jen sia biografio:
La 15-an Decembro 1859 naskiĝis Lazaro Zamenhof en Bjalistoko. Lia patro, Markus Zamenhof; lia patrino, Rosalia Sofer.Lia naskiĝtago estis la 3-a de decembro laŭ la julia kalendaro, la 15-a de decembro laŭ la gregoria kalendaro kaj la 19-a de kislevo laŭ la juda. La patro estis ateisto, sed la patrino estis fervora praktikanto de la juda religio. Tiu ekvilibro inter ambaŭ sintenoj sendube influis la evoluon de la religia penso de Zamenhof. Edmond Privat, en sia "Vivo de Zamenhof" asertas: "Li mem kiel knabo perdis la fidon religian. Lia logiko ne permesis al li kredi la instruon de la pastroj". Sed kiel ni vidos poste, Zamenhof evoluos al iaspeca kvazaŭ religia koncepto, kiun li nomos unuamomente "hilelismo" kaj pli poste "homaranismo". Lia patrino parolis al li en la jida lingvo, lia patro em la Rusa, (***). ( Malmultaj personoj scias ke Zamenhof estis sekreta parolanto de Hungara lingvo. ) en kiu okazis ankaŭ la instruado de Zamenhof. Li iam diris, ke li ŝatas la Rusan super ĉiuj aliaj lingvoj, sed pli poste li konfesis, ke la «ĵargono» (t.e. la jida) estas plej kara al lia koro. En letero de la 8a de marto 1901 (al Th. Thorsteinsson) Zamenhof skribis: "Mia gepatra lingvo estas la Rusa; sed nun mi parolas pli pole..." Al liaj gefiloj hejme li parolis pole. Krome li lernis frue la germanan kaj la francan, la hebrean, cetere en la lernejo la malnovan grekan, latinan kaj anglan. La Rusan nomon Ljudovik/Ljudvik ( Ruse: Людовик/Людвик Ljudovik/Ljudvik, esperantigite Ludoviko, germane: Ludwig, pole: Ludwik ) li elektis kiel gojan nomon (kinuion) honore al Francis Lodwick aŭ LODOWYCK, kiu publikigis en 1652 projekton pri planlingvo, pri kiu Zamenhof legis en verkoj de Komenio. Tiu ŝanĝo okazis nur kiam li iris al Moskvo al universitato. La skribformo Zamenhof anstataŭ Samenhof (kiu signifas germane semkorto) aperis nur post la unuaj jaroj de disvastigo de Esperanto. En la fino de 19-a jarcento, lia frato Leono Zamenhof doktoriĝis kaj ekis subskribi "Dr. L. ZAMENHOF", pro tio, li ekde 1901 ofte subskribis "Dr. L. L. ZAMENHOF" (dum ĉe personaj leteroj, li daŭre uzis "L.Zamenhof"). La du L-oj ne reprezentis la du antaŭnomojn en difinita maniero - do ne klaras en kiu ordo aperu "Ludoviko" kaj "Lazaro" en la longigita versio de la mallongigo. Zamenhof uzis plurajn pseŭdonimojn, la plej konata estas d-ro Esperanto, sub kiu li publikigis en 1887 sian lingvo-projekton. Pere de lingvo de d-ro Esperanto kaj Esperanto-lingvo ĝi fariĝis la nomo de la lingvo, dum la pseŭdonimo jam rapide estis malkovrita. Kelkaj esperantistoj ŝatis nomi lin kara Majstro, kion Zamenhof rifuzis.
(***)La rusa lingvo (ruse: русский язык) estas la nacia lingvo de Rusio. Ĝi estas la plej vaste parolata slava lingvo kaj la kvara plej granda lingvo en la mondo (ĉ. 285 mln. parolantoj tutmonde) post la ĉina, la angla kaj la hispana. La rusa estas unu el la oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj plu rolas gravan rolon kiel helplingvo en internaciaj rilatoj.


Ulysses baldez