SERĈILO DE BLOGO

Tuesday, February 17, 2009

MORTO DE ZAMENHOF





MORTO DE ZAMENHOF

Ludoviko Zamenhof mortis dum la unua mondmilito en Varsovio okupita de germanaj trupoj, revante pri la fino de la milito, post kiu li volis kunvoki kongreson por neŭtrale-homa religio. Sed la mondmilito ne volis finiĝi. Sur la manuskripto kiun L.L.Zamenhof preparis por alvoki la kongreson, li skribis unue, ke la kongreso okazu "en la lastaj tagoj de decembro 1916" en Svisio. Poste li ŝanĝis tion al "en la unuaj tagoj de aŭgusto 1917", kaj finfine li per tremanta mano skribis "post la fino de la milito".
La vera bato por Zamenhof kaj lia ideo, kiu diris pri interkompreniĝo de homoj de la tuta mondo, estis la sciigo pri
la eksplodo de la 1-a mondmilito. La reago de Zamenhof je tiu evento estis fama artikolo aperigita en la geneva
"Esperanto" kaj en "The British Esperantist". Ĝi estis direktita al diplomatoj kaj politikistoj kaj akuzis ilin pro la
militeksplodo kaj devigo de homoj mortigi la aliajn.
Malĝoja kaj malsana Majstro devis travivi ankoraŭ unu tristan sciigon. Sur la rusa fronto mortis lia pli juna frato, Aleksander, kiu servis tie kiel kuracisto.
En sia mortotago li estis nur 57-jara. Pro la milito la landlimoj estis fermitaj kaj krom la familio nur varsoviaj esperantistoj povis ĉeesti la enterigon de Zamenhof. Nur iom post iom la informo pri lia morto atingis la esperantistojn dise en la mondo. La verkisto Julio Baghy troviĝis en militkaptiteco en Siberio, kiam li eksciis pri la morto de la iniciatinto de Esperanto kaj verkis sian faman poemon "La majstro mortis". Zamenhof mem neniam ŝatis esti nomata "majstro".
La morto de Zamenhof ne rompis disvolviĝon de Esperanto, la plej facila lingvo en la mondo, kies gramatiko baziĝas sur nur 16 senesceptaj reguloj.
Por kongresi en Washington, la Usona ĉefurbo, en la jaro 1910 pro tre longa distanco inter Eŭropo kaj Amerika
kontinento venis nur 362 esperantistoj, sed jam por la sekva Kongreso en Antwerpen (Belgio) aliĝis 1733
personoj. "Entuziasmo estis grandega. Belgaj studentoj disjungis ĉevalojn kaj mem portis la kaleŝon kun
konsternita Majstro ...". Tempo de la kongresoj estis la plej feliĉa periodo en la vivo de Doktoro Esperanto.
Kaŭzo de kontentigo kaj ĝojo estis ankaŭ bonege lernantaj gefiloj. Adam ricevis prestiĝan postenon de asistanto
en kliniko en Vieno. Zofia en 1913 akiris kuracistan diplomon kaj nostrifikis ĝin poste en Peterburgo.
Granda travivaĵo por Ludoviko Zamenhof estis okazigita en la 1912-a jaro la 8-a Universala Kongreso en
Krakovo. Dum la Kongreso Zamenhof sentis sin vera mastro. Li gvidis la gastojn tra la reĝa kastelo Wawel kaj
Planty (Publikaj Ĝardenoj). La unuan fojon mesojn en krakovaj preĝejoj oni celebris in la Internacia Lingvo. Oni
prezentis la operon "Halka" de Moniuszko en la traduko de Adam Grabowski.
La 14-an de aprilo 1917 Ludoviko Zamenhof mortis. Post du tagoj okazis modesta entombiga ceremonio. Rabeno
doktoro Samuel Poznanski kaj intimaj amikoj : Leo Belmont, Antoni Grabowski kaj aliaj faris paroladojn ĉe la
tombo. Tiam oni diris la vortojn: "Li estis bona filo de la naskiĝlando. Venos la momento, kiam la tuta Pollando
ekkomprenos, kiel radiantan famon donis tiu ĉi filo al la patrolando ..."
Foriris de nia mondo la homo modesta, laborema kaj malaŭdaca, tamen malfermita je kritiko. Pli frue li transdonis
al posteuloj jenan mesaĝon pri sia lingvo: "Ĉio, kio eblas perfektigi estos perfektigita dank' al konsiloj de la
mondo. Mi ne deziras esti la kreinto de la lingvo, sed nur ties iniciantinto". Neniam, eĉ en tiu senkonscie lasta
deziro, li ne arogis al si rajtojn pri netuŝebleco de strukturo de lia projekto. Foriris la homo ĝisfine serĉanta kaj
perfektiganta sian lingvon, bonega amiko, vera idealisto: la homo ege nobla. Li postlasis grandan verkon ...
Finita sian taskon D-ro Zamenhof prepariĝas lasi materialan mondon, spiritaro estis tro kontenta ĉar D-ro Zamenhof sukcesaplena finis lian malfacilan taskon, kio D-ro Zamenhof ne sciis, estas ke li finis nur la unuan parton de sian taskon, nun ĉio ekomencos en al spirita mondo, ili bezonis prepari kelkajn E-spertulojn por reveni materialan mondon kaj helpi nin mallertulojn pri Esperanto. Spektante sian propran entombigon kaj sentante la amon kiujn tiujn virojn emanis al li , D-ro Zamenhof sciis ke sia tasko ĉi-foje estos malpli peza. La lastaj vortoj kiujn skribis Zamenhof estis "Mi eksentis, ke eble morto ne estas malapero ... ke ekzistas iaj leĝoj en la naturo ... ke io min gardas al alta celo..."