SERĈILO DE BLOGO

Tuesday, August 17, 2010

PATRO DE ZAMENHOF




Marko ZAMENHOF (naskiĝis la 27-an de januaro 1837 en Tykocin, mortis la 29-an de novembro 1907 en Varsovio) estas Esperanta formo de Markus Fabianvoiĉ Zamenhof, "kristana" aŭ goja nomo de Mordeĥaj ZAMENHOF, filo de Fabian Zamenhof kaj patro de L. L. Zamenhof; instruisto de lingvoj franca kaj germana. Kavaliro de multaj ordenoj.

Detala analizo de la oficialaj dokumentoj permesis konstati ke Mordka Zamenhof oficiale ŝanĝis sian nomon je Marek kaj postmorte la nomon de sia patro Fajwel al Fabian, kio oficiale estis registrita la 20an de aprilo 1871, marĝene de la pli frua naskiĝdokumento de Fejgla.
Marko Zamenhof respondecis pri la cenzurado de la juda revuo Hacefira. Post la momento, kiam en 1888 li preterlasis en tiu revuo la artikolon pri la vingustumado, pri la cenzurado de Hacefira respondecis alia judo, devenanta el Bjalistoko — Chaim Zelig Słonimski (lia nepo Antoni estis fama pollingva poeto), ekscenzuristo el Ĵitomir. En la revuo Hacefira oni skribis ke la cenzuristo Zamenhof estis en la plenumado de siaj devoj tre strikta kaj severa.

La cenzurista “eraro” de Marko estis prezentata kiel grava kaŭzo de la financaj problemoj de la familio de Ludoviko, kiu kaŭzis lian translokiĝon al Grodno en oktobro 1893. Sed tio okazis 5 jarojn post la puno de Marko. Ŝajnas ke la kialoj de la financaj problemoj de la familio estis iom pli kompleksaj. Memorindas ke komence de la naŭdekaj jaroj de la 19a jc. tri filoj de Marko komencis sian multekostan, universitatan edukadon: Fabian — farmacion, Grzegorz (Henriko) kaj Leono — medicinon. Verŝajne estis bezonata ankaŭ la doto por edziniĝanta Gitla.