SERĈILO DE BLOGO

Tuesday, October 13, 2009

ZAMENHOF KAJ RUSA IMPERIO



Klaku sur desegno por grandigu gxin.
Click on the draw to enlarge it.

Saluton gelegantoj ! Ne resignu legi ĉi tiun artikolon pensante ĝi estas plia biografio de D-ro Zamenhof, mi certigas vin ke ĉi tie estas pliaj infortmoj krom tiuj jam konata de ni; Tamen ni devas pensi pri la novaj esperantistoj kiuj aperas tage ! Mi ne haltis publiki mangaon pri vivo de D-ro Zamenhof, tuj estos navan historio. Bonan legado divastigu ĉitiun Blogon.

Zamenhof naskiĝis en la Ulica Zielona 6 en la urbo Bjalistoko, kiu situis tiam en la Rusa Imperio (nun en Pollando). Lia naskiĝtago estis la 3-a de decembro laŭ la julia kalendaro, la 15-a de decembro laŭ la gregoria kalendaro kaj la 19-a de kislevo laŭ la juda.
Li estis filo de lingvoinstruisto Mordeĥaj Zamenhof (kiu ruse preferis Marko) kaj Rozalio (naskita Sofer). Lia familio estis judoj el la Granda Duklando de Litovio, sed ne konsideris sin litovlingvanoj. Liadire, li estis "ruslanda hebreo".
Lia patrino parolis al li en la jida lingvo, lia patro en la rusa, en kiu okazis ankaŭ la instruado de Zamenhof. Li iam diris, ke li ŝatas la rusan super ĉiuj aliaj lingvoj, sed pli poste li konfesis, ke la «ĵargono» (t.e. la jida) estas plej kara al lia koro. En letero de la 8a de marto 1901 (al Th. Thorsteinsson) Zamenhof skribis: "Mia gepatra lingvo estas la rusa; sed nun mi parolas pli pole..." Al liaj gefiloj hejme li parolis pole. Krome li lernis frue la germanan kaj la francan, la hebrean, cetere en la lernejo la malnovan grekan, latinan kaj anglan. Ŝajne li havis iom da scioj en la hispana, litova kaj en Volapuko. Li parolis laŭ propra eldiro flue la polan, rusan kaj germanan, iom malpli bone la francan. Oni diras ke Zamenhof havis etan siblo-problemon ("z-balbuton").
La Rusia Imperio estis imperio de Rusio, kiu daŭris de 1721 ĝis 1917. Ĝi estis fondita de caro Petro la Granda en 1721, kiu proklamis sin imperiestro. Per tio Rusia Imperio fariĝis la unua imperio en Eŭropo, kie imperiestroj ne estis elektataj, sed heredis sian postenon.
Petro la Granda movis ĉefurbon de la lando al la de li fondita nova urbo Sankt-Peterburgo (ekde 1914 Petrogrado). Per tio li volis pli rapide reformi la tutan vivon de la granda lando laŭ la okcidenta maniero