SERĈILO DE BLOGO

Sunday, February 6, 2011

MEDIUMECO DE ZAMENHOF









Antaŭ parolu ka prezentado.
Tina Heibeyer Gerhässer 7 aĝa, estas germana knabineto kiu memoriĝas sian lastan enkarniĝon, kiu okazis je malmutaj jaroj. Estas rimarkinda ke Claŭdja, (sia nomo en la lasta enkarniĝo) rivenis al saman familion, kaj nun estas filino de samaj gepatroj. Tina lernis Esperanton kiam ŝi nomiĝis Claŭdja, kiel ŝi mem diras; Krom Esperanto, Tina parolas Anglan, Portugalan, Germanan, kaj ion da franca.

Ni spiritistoj estas plene konvikitaj ke Esperanto aperis sur tero ne kiel frukto de ia hazardo aŭ per kaprico de ia homo, sed jes, ke tiu internacia kaj neŭtrala idiomo estas la resulto de estudoj kaj esploroj efektivigitaj en la Spirita mondo de estuloj specialigitaj pri tiu afero, kaj estis konsentite el ili al la apostola spirito de Zamenhof, posedanta longan serion de servoj plenumitaj en siaj antaŭaj ekzistadoj, prezenti iun lingvojn kapablan la superi la lingvajn barojn, kiuj malfaciligas la pli bonan komprenadon inter la popoloj  en la tuta mondo.
                  Zamenhof, sen ia ombro de dubo, estis (ankoraŭ estas) geniulo kaj, kiel geniulo, mediumo. Kiu volontos studi la vivo de Zamenhof, tiu konstatos, ke tiu vivo estas punktita de faktoj, kiuj elokvente pruvas lian ekstreme senteman psikon, danke kiun la inspira mediumeco ludis ĉe li tre influan rolon por la ellaborado de la internacia lingvo Esperanto. La mediumeco de Zamenhof evidentiĝas en diversaj lokoj de liaj poemoj kaj paroladoj. Lia lasta verko, interrompita de la "morto" estas skizo de spiritualisma kredokonfeso.
                  Li ĉiam tenis kajeron kaj  krajonon sur la tableto ĉe litkapo por noti la bonajn ideojn, kiuj vanadis al  li, kiam li estis enlitiĝinta. Liaj humanaj sentoj estis plej noblaj. Li estis kuracisto de malriĉuloj en unu el la plej malriĉaj kvartalo en Varsovio. La grandiozeco de tiu eksterordinara laboro de Zamenhof staras, laŭ ni, sur la granda facileco kun kiu ĉiuj povas lerni Esperanton.
La rimarkinda verkisto kaj filozofo Leon Tolstoj diris, ke tiel granda estas la facileco de ĝia lernado, ke  ricevinte iun gramatikon de Esperanto, unu vortaron kaj kelkajn artikolojn en ĉi tiu lingvo, li post du horoj da studo, povis, se ne skribi, almenaŭ legi en ĉi tiu lingvo.
                   Esperanto ravas ne nur nin, kiuj kuŝas sub la jugo de la karno; kiel materiiĝinta ideo, kiu malrapide, sed firme plifortiĝas inter ĉiuj popoloj en la tuta  mondo, la lingvo Esperanto, kiun la misia spirito de Zamenhof sur tero, kiel rimedon de unuigo kaj interkompreno de la popoloj, estas, kiel ĝi alie ne povas esti, simpatie rigardata de la superaj spiritoj en la spaco, ĉar en ĝi ili vidis kaj vidas ian forton, kiu morgaŭ fariĝos nepre necesa ĉe la koncerto de la civilizitaj nacioj.
                   Zamenhof, ĝuste pro tio, devis lukti kvazaŭ leono kaj suferi kiel ĉiu misiulo, kiu celas helpi la tutan homaron. Oni ne ŝparis al li la moknomojn frenezulo, utopisto kaj detruanto de la nacia sento ! Kaj kial ? Pro la naiva kaj sensenca preteksto, ke "lingvo internacia detruos la lingvojn naciajn kaj la naciojn" .  Sed ni estu honestaj je niaj rezonadoj. Kia malfeliĉo okazus al la homaro "se en unu bela tago, kiel enfazis Zamenhof, montriĝus, ke ne ekzistas jam plu nacioj  kaj lingvoj naciaj, sed ekzistas nur unu ĉiuhoma familio kun unu ĉiuhoma lingvo". Sed estas vero, ke tia afero neniam venis en la kapo de Zamenhof. La nobla karitema deziro de tiu misiulo celadis nur "doni al la homoj de malsamaj popoloj, kiuj staras unu antaŭ alia kiel mutuloj, la eblon komprenadi unu alian..." Estas oportune, ke ni rememoru ĉi tie la jenajn vortojn de Jesuo: "Kaj alian ŝafojn mi havas, kiuj ne estas de ĉi tiu gregejo; ilin ankaŭ mi devas alkondukti, kaj ili aŭskultos mian voĉon; kaj estos unu grego, unu paŝtito" .
                 Antaŭ tiuj vortoj de la Dia Majstro, ni sentas, ke ni rajtas demandi: Se la internacia liingvo iam havus la forton silentigi la naciajn idiomojn kaj eĉ kunfandi ĉiujn naciajn en unu solan nacion, ĉu tio estus krimo, malnoblaĵo, herezo ? Tute ne ! Tio estus ja la simpla realigo de la deziro de la Kristo. Unu grego, tio estas ĉiuj plene alligitaj al la pura esenco de Kristanismo, parolante la lingvon unikan de la Amo.

 Psikografio de Tina Heibeyer,
per sia spirito mentoro Otto von Schoröder .