SERĈILO DE BLOGO

Tuesday, January 20, 2009

La Iniciatinto, L. L. Zamenhof



La Iniciatinto, L. L. Zamenhof


L. L. Zamenhof (1859-1917) - kreinto de la lingvo Esperanto, kiun oni nomas la plej sukcesa el ĉiuj internaciaj planlingvoj. L. Zamengof estas ankaŭ estas konata kiel Doktoro Esperanto. Kun tiu pseŭdonimo li publikigis en 1887 jaro lian verkon 'Lingvo internacia', inkluzivantan priskribon de la lingvo kaj la lernolibron.

L. Zamenhof naskiĝis la 15-an de decembro 1859 en pola urbo Beljastoko (tiam Pollando estis parto de Rusa Imperio).
Loĝantoj de la urbo konsistis el kvar grandaj etnikaj grupoj: rusoj, poloj, germanoj kaj hebreoj. Inter ili okazis multe da kvereloj kaj tio ĉagrenigis Ludovikon.

Li pensis, ke la plej grava kaŭzo de la malamo estis en la malkomprenemo, kiu estis kaŭzita per manko de unu komuna lingvo, kiu ludus rolon de la neŭtrala rimedo de komunikado inter la homoj, kiuj apartenis al diversaj popoloj kaj parolantajn diversajn lingvojn.
Internacia lingvo por komunikado

Studante en la mezlernejo en la Varsovio, Zamenhof faris provojn krei internacian lingvon kun tre riĉa, sed ankaŭ kun la komplika gramatiko. Kiam li ellernis la anglan (kune kun la germana, franca, latina kaj greka), li decidis, ke la internacia lingvo devas havi kompare facilan gramatikon kun la multa uzo de la sufiksoj kaj prefiksoj por kreado de la novaj vortoformoj. Al 1878 jaro lia projekto 'Lingwe uniwersala' estis preskaŭ finita. Tamen Zamenhof tiam estis tro juna, por povi publikigi lian verkon.

Post la finstudo en la lernejo li komencis lerni la medicinon, dekomence en Moskvo, kaj iom poste en Varsovio. En 1885 jaro Zamenhof finis universitaton kaj komencis praktiki, kiel okulkuracisto. Kuracante la homojn, li daŭrigis labori kun sia projekto de la internacia lingvo. Dum du jaroj li provis kolekti financojn por publikigi la libron kun la priskribo de la lingvo, dum ne ricevis la financan subtenon de sia estonta bopatro. En 1887 jaro la libro kun nomo 'D-ro Esperanto. Lingvo internacia. Antauparolo kaj plena lernolibro' estis publikita. Multaj homoj el diversaj landoj lernis ĝin.
La lingvo estas testata

La unua vera testo de Esperanto kiel internacia lingvo okazis en 1905, kiam la unua Universala Kongreso (nomo por la plej granda jara internacia renkontiĝo por Esperantistoj) okazis en la franca urbo Boulogne-sur-mer. Preskaŭ 700 Esperantistoj el 20 landoj partoprenis - kaj komprenis unu la alian tre bone, malgraŭ ke ili nur lernis el tekstlibroj. Zamenhof estis movata kaj faris memorindan prelegon tie. Unu el siaj plej konataj citaĵoj el tiu prelego estas: "Hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj."

Por Zamenhof tiu lingvo estis ne simple rimedo de la komunikado, sed ankaŭ por disvastigo de la ideoj. Li volis disvastigi la ideon de la paca kunloĝado de diversaj popoloj kaj kulturoj. Zamenhof eĉ kreis novan studon 'Homaranismo', por disvastigi tiujn ideojn.

No comments:

Post a Comment