SERĈILO DE BLOGO

Wednesday, January 21, 2009

LEJZER LUDUWIK ZAMENHOF - STUDO EN MOSKVO



LEJZER LUDUWIK ZAMENHOF - STUDO EN MOSKVO

La sovetia ĉefurbo Moskvo havas longan kaj riĉan historion, en ĝi multas historiaj monumentoj, konstruaĵoj, lokoj — kvankam certa kvanto da ili malaperis pro diversaj kaŭzoj — plilarĝigoj de stratoj kaj placoj, rekonstruoj, nova konstruado ktp.

Feliĉe, konserviĝis multaj memorlokoj, ligitaj kun Esperanto kaj Esperanto-movado; pri kelkaj el ili temos sube.

Unu el la plej memorindaj konstruaĵoj estas la domo, kie loĝis la kreinto de Esperanto Ludoviko Zamenhof, estante studento de medicina fakultato de Moskva Universitato en la jaroj 1879—1881. La domo, nun situanta sur la strato Nejdanova, 21, bone konserviĝis (nun ĝin okupas Stata Komitato pri scienco kaj tekniko).

Dum la Zamenhofa tempo tiu ĉi domo apartenis al eksoficiro Andrej Miklaŝevskij kaj en ĝi estis meblitaj chambroj (speco de nemultekosta hotelo); adreso de la domo estis strato Tverskaja, 27. Dum la rekonstruo en 30-50-aj jaroj topografio de tiu loko grave shanĝiĝis. La domo, kie loĝis Zamenhof, estis demovita al la strato Neĵdanova kaj sur ĝia loko aperis alia domo (ĝia adreso estas strato Gorjkij, 11). Do, ni plenrajte povas diri, ke en Moskvo konserviĝis loko el la praesperanta tempo — ĉar Zamenhof loĝis en Moskvo ĝuste en la periodo inter kreo de la "Lingwe uniwersala" (1878) kaj apero de la Unua Libro (1887). Sendube, dum restado en Moskvo juna studento Ludoviko pripensadis sian amatan revon pri chies komuna lingvo.

No comments:

Post a Comment