SERĈILO DE BLOGO

Friday, January 22, 2010

Esperanto kaj Zamenhofa familio



Klaku sur desegno por grandigi ĝin.
Click on the draw to enlarge it.
Cliquez sur le tirage pour l'agrandir.
Нажмите на жеребьевке, чтобы увеличить ее.



Esperantologio aŭ Esperantoscienco estas la speciala Esperanta lingvoscienco, okupiĝanta pri vortkonstruo, vortkunmeto, vortenkonduko kaj transskribo de internaciaj fakvortoj kaj de propraj nomoj. Esperantologiaj principoj de vortkonstruo estas ekzemple la principoj de neceso kaj sufiĉo kiuj postulas ekvilibradon inter koncizo kaj klaro de l' vorto.

Zamenhof (germane ankaŭ Samenhof, ruse ankaŭ Заменгов (Zamengov)) estas malofta juda familia nomo, kies portantoj plej verŝajne ĉiuj apartenas al la sama familio. La plej konata membro de tiu familio estis L. L. Zamenhof (1859-1917), kiu en 1887 lanĉis la projekton de la internacia lingvo Esperanto.
Pri la etimologio de la familia nomo ekzistas disputoj, kiuj ĉefe temas pri tio, ĉu ĝi devenas de germana familia nomo (Samenhof) aŭ ĉu de rusa (Zamen(g)ov).
Nur en la jaro 1804, Rusio kiel la unua lando eldonis dekreton, laŭ kiu judaj familioj devis elekti aŭ alpreni konstantan familian nomon. Antaŭ tiu tempo, familiaj nomoj ĉe la judoj troviĝis nur malofte kaj ili ne estis konstantaj.
La nomoj de plej multaj judaj familioj devenas de nomoj de urboj, stratoj, domoj ktp., en kiuj la familio foje vivis. Ĉar en la mezepoko multaj judoj vivis en Germanio, la plejmulto de la judaj familioj estas germandevenaj.
L. L. Zamenhof en sia letero al la Berlinaj Esperantistoj mem konstatis, ke lia nomo havas devenon germanan. Pro tio, kaj ankaŭ pro aliaj kialoj, ŝajnas esti neprobabla la alia teorio pri la rusa deveno de la familia nomo, laŭ kiu oni opinias ke ĝi devenas de la rusa vorto zamena = interŝanĝo, transformiĝo, kun familinoma finaĵo -ov, des pli ke en liaj fruaj ruslingvaj verkoj, L. L. Zamenhof mem ortografiis sian nomon ne "Zamenov" sed "Zamengov", kie la rusa g reprezentas la sonon h, kiu apenaŭ ekzistas en la rusa lingvo.
Hersz Zamenhof
Hersz ZAMENHOF (alia nomo Gersz ZAMENGOF) naskiĝis en majo aŭ junio 1870 en Bjalistoko (tiam en Rusio). Li mortis la 24-an de julio 1870.
Mina Zamenhof
Mina ZAMENHOF (alia nomo Minna ZAMENGOF) naskiĝis la 28-an de novembro 1872 en Bjalistoko (tiam en Rusio). Ŝi mortis la 20-an de januaro 1873.
Gekuzoj de Ludoviko
Gefiloj de Josel Wolf Zamenhof la onklo de Ludoviko
• Chajka Zamenhof (1858-1862), seninfana
• Rebeka Zamenhof (1867- 1874), seninfana
• Frejda Zamenhof (1868-1870), seninfana
Aliaj
• Fabian Zamenhof (naskiĝis 1913, mortis 1923 pro skarlatino) estis filo de Miĥajl Zamenhof, kaj ties edzino Jelizaveta Miĥajlovna. Li estis nepkuzo de Ludoviko (nepo de lia kuzo Fabian ).
Lidja [Lidia] ZAMENHOF, la plej juna filino de la iniciatinto de Esperanto, L. L. Zamenhof, naskiĝis la 29-an de januaro 1904 en Varsovio, estis murdita en la nazia ekstermejo Treblinka iam post somero 1942.
Marko ZAMENHOF (naskiĝis la 27-an de januaro 1837 en Tykocin, mortis la 29-an de novembro 1907 en Varsovio) estas Esperanta formo de Markus Fabianviĉ Samenhof, "kristana" aŭ goja nomo de Mordeĥaj ZAMENHOF, filo de Fabian Zamenhof kaj patro de L. L. Zamenhof; instruisto de lingvoj franca kaj germana. Kavaliro de multaj ordenoj.
Ida Zimmermann (naskiĝis kiel Ida Zamenhof en 1879 en Varsovio) estis la plej juna fratino de Ludoviko Lazaro Zamenhof. Ŝi estis esperantistino kaj edziniĝis al Jakub Zimmerman. Antaŭ la Dua mondmilito ŝi vivis en Varsovio, Pollando. Dum la milito ŝi estis en la Varsovia geto. Ida estis murdita en 1942 en Treblinka, Pollando je la aĝo de 63 jaroj.



Ulysses Baldez

No comments:

Post a Comment