SERĈILO DE BLOGO

Sunday, January 31, 2010

Rusio : Esperanto kaj Zamenhof



Click on the draw to enlarge it.
Klaku sur desegno por grandigi ĝin.
Cliquez sur le tirage pour l'agrandir.
Нажмите на жеребьевке, чтобы увеличить ее.



La Unua Libro unue aperis en 1887 en Varsovio - sur teritorio de tiama Rusia Imperio, Rusio, aŭ Ruslando, kiel oni tiutempe nomis ĝin, kiu siatempe ne nur estis la "naskiĝloko", sed ankaŭ la "lulkorbo" de la nova socia movado, havante difinitajn tradiciojn kaj meritojn en ĝia evoluo. Interese kaj tute kompreneble, ke historio de E-movado en la lando (kiel soci-kultura fenomeno) ĉiam proksime sekvis cirkonstancojn de socipolitika vivo kaj stato de socio mem. Do, pro tio oni povus difini kelkajn ĉefajn, tute malsamajn periodojn en historio de evoluo de esperantismo en la lando: I. Antaŭrevolucia periodo de E-movado en Rusio (1887-1917); II. Postrevolucia periodo (konvencie: inter du mondaj militoj) kaj III. Postmilita periodo ĝis disfalo de Sovetunio.

La Unio de Sovetaj Socialismaj Respublikoj aŭ Sovetunio, mallonge USSR, (ruse Сою́з Сове́тских Социалисти́ческих Респу́блик, СССР, Сове́тский Сою́з) estas ŝtato ekzistinta inter la jaroj 1922 kaj1991. Ĝi okupis sesonon de la monda loĝata sekaĵo. Laŭ la Sovetunia konstitucio de 1977, USSR estis unuiĝa unia multnacia kaj socialisma ŝtato. Post la Granda patriota milito USSR havis sekaĵan landlimojn kun Norvegio, Finnlando, Pollando, Ĉeĥoslovakio, Hungario kaj Rumanio en okcidento, kun Turkio, Irano, Afganistano, Mongolio, Ĉino kaj KPDR en sudo.

"Unua Libro" estas konvencia nomo de la unua lernolibro de Lingvo Internacia, nuntempe nomata Esperanto. Ĝin verkis L. L. Zamenhof sub la kaŝnomo D-ro Esperanto. La libro havas la indikon, ke la cara cenzuro aprobis ĝin la 21-an de majo de 1887 (laŭ la rusa Julia kalendaro, t.e. la 2-an de junio laŭ la Gregoria).

La originala nomo de la verko, en la rusa lingvo, estas "Международный языкъ. Предисловiе и полный учебникъ." (Meĵdunarodnij jazik. Predislovie i polnij uĉebnik., Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro.), sed en priskriboj de la historio de Esperanto oni kutime nomas ĝin Unua Libro. kromnomo certe kontribuis posta verko efektive titolita Dua Libro de l' Lingvo Internacia (1888). Oni uzas la nomon Unua Libro por ĉiulingvaj versioj kaj ĉiuj eldonoj de la verko. Laŭbezone, precipe se temas pri alia versio ol la originalo rusa de julio 1887, oni precizigu, ekz. "la germana Unua Libro", "la dua eldono de la rusa Unua libro".

La Dua Libro estis eldonita de L. L. Zamenhof komence de 1888. Dato de la cenzura aprobo: 18-a de januaro de 1888. Ĝi estis verkita nur en Esperanto kaj havis la jenan titolon: D-ro Esperanto Dua Libro de l' Lingvo Internacia Kajero n-ro 1, kosto 25 kopekoj Varsovio, 1888 Tiu ĉi broŝuro (50 paĝoj) devis esti unua parto de libro, enhavonta kvin aŭ ses kajerojn, aperontajn dumonate dum 1888. Sed post la eldono de la unua parto, Zamenhof decidis ke la aliaj partoj ne plu estis bezonataj; li anstataŭ eldonis la Aldono al la Dua Libro de la Lingvo Internacia .

No comments:

Post a Comment