SERĈILO DE BLOGO

Monday, December 29, 2008

Cikonjo



Sur la lasta domo de malgranda vilagho trovighis nesto de cikonioj. La cikonio-patrino sidis en la nesto che siaj kvar idoj, kiuj elshovis la kapon kun la malgranda nigra beko, char chi tiu ankorau ne farighis rugha. En kelka distanco de tio sur la supro de la tegmento rigide kaj senmove staris la cikonio-patro. Unu piedon li levis sub sin, por ke li ankau havu ian plendmotivon dum sia gardostarado. Oni povus pensi, ke li estas tornita el ligno, tiel senmove li staris. “Certe tio aspektas tre grandsinjore, ke mia edzino havas gardostaranton antau la nesto!” li pensis. “Oni ja ne povas scii, ke mi estas shia edzo, oni certe pensas, ke mi estas alkomandita chi tien. Tio certe aspektas kiel io tre grava!” Kaj senlace li staris sur unu piedo.

Malsupre sur la strato ludis amaso da infanoj, kaj kiam ili ekvidis la cikoniojn, unu el la plej kuraghaj knaboj kaj iom post iom ankau chiuj aliaj ekkantis strofon el malnova kanto pri cikonioj, kiom ili tion memoris:

“Cikonio en aero,
Vin atendas nun danghero!
Via nest' kun la infanoj
Estos tuj en miaj manoj.

Unu estos trapikita,
Dua estos sufokita,
Tria estos bruligita,
Kvara estos forprenita.”

“Auskultu, kion la knaboj kantas!” diris la malgrandaj cikoniidoj. “Ili diras, ke ni estos rostitaj kaj bruligitaj!”

“Tio vin tute ne maltrankviligu!” diris la cikonio-patrino. “Ne auskultu tion, nenio al vi farighos!”

Sed la knaboj ripetadis chiam denove kaj montradis per la fingroj la cikonion. Nur unu knabo, kiu havis la nomon Petro, diris, ke estas peko kaj honto moki bestojn, kaj li ne partoprenis en ilia petolado. La cikonio-patrino konsolis siajn infanojn: “Ne zorgu pri tio!” si diris; “vidu nur, kiel trankvile kaj senzorge staras via patro, kaj ech sur unu piedo!”

“Ni tiel timas!” diris la idoj kaj retiris siajn kapojn en la neston.

Kiam en la sekvanta tago la knaboj denove kunvenis por ludi kaj ekvidis la cikoniojn, ili denove komencis sian malnovan kanton:

“Unu estos trapikita,
Dua estos sufokita! –”

“Chu ni estos trapikitaj kaj sufokitaj?” demandis la cikoniidoj.

“Ne, certe ne!” respondis la patrino. “Vi lernos flugi; mi jam bone ekzercos tion kun vi! Tiam vi elflugos sur la herbejon kaj faros viziton al la ranoj. Ili klinos sin antau ni en la akvon, kantos “kva, kva!” Kaj poste ni ilin manghos. Tio estas vera plezuro!”

“Kaj poste?” demandis la cikoniidoj.

“Poste kolektighos chiuj cikonioj, kiuj loghas chi tie en la lando, kaj tiam komencighos la granda autuna ekzercado. Tiam oni devas bone flugi, tio estas tre grava, char kiu ne povoscias flugi, tiun la generalo trapikas per sia beko. Tial lernu bone flugi, kiam la instruado komencighos!”

“Tiam oni ja tamen nin trapikos, kiel diris la knaboj, kaj auskultu, jen ili tion jam denove diras!”

“Auskultu min, ne ilin!” diris la cikonio-patrino. “Post la granda ekzercado ni flugos al la varmaj landoj, malproksimen de chi tie, trans montojn kaj arbarojn. Al Egiptujo ni flugos, kie trovighas triangulaj stonaj domoj, kiuj supre finighas per unu pinto kaj atingas ghis la nuboj. Ili estas nomataj piramidoj kaj estas pli maljunaj, ol cikonio povas al si imagi. Tie ankau trovighas rivero, kiu eliras el siaj bordoj kaj kovras la tutan landon per shlimo. Oni promenadas en la shlimo kaj manghas ranojn.

“Ho!” ekkriis chiuj idoj.

“Jes, tie estas mirinde bele! Dum la tuta tago oni faras nenion alian, nur manghas. Kaj en tiu tempo, kiam al ni estas tiel bone, chi tie en la lando ne trovighas ech unu verda folio sur la arboj. Chi tie estas tiel malvarme, ke la nuboj glaciighas en bulojn kaj falas malsupren en formo de malgrandaj blankaj chifonetoj.” Shi parolis pri la negho, sed shi ne povis klarigi tion pli precize.

“Chu ankau la malbonkondutaj knaboj glaciighas?” demandis la cikoniidoj.

“Ne, ili ne glaciighas, sed ne multe mankas ghis tio, kaj ili devas sidi en la senluma chambro kaj che la forno. Sed vi, kontraue, povas flugadi en fremdaj landoj, kie trovighas floroj kaj regas varma sunlumo!”

Dume pasis jam kelka tempo, kaj la idoj farighis tiel grandaj, ke ili povis stari rekte en la nesto kaj rigardi chirkauen. La cikonio-patro alflugadis chiutage kun bongustaj ranoj, malgrandaj serpentoj kaj chiaj troveblaj frandajhoj por cikonioj. Kaj kiajn gajajn artifikajhojn li faradis antau ili! Li povosciis meti la kapon ghuste sur la voston, per la beko li klakadis tiel, kvazau ghi estus klakilo, kaj krom tio li rakontadis al ili historiojn, kiuj chiuj koncernis la marcon.

“Auskultu, nun vi devas lerni flugi!” diris unu tagon la cikonio-patrino, kaj tiam chiuj kvar idoj devis iri sur la supron de la tegmento. Ho, kiel ili shancelighis! Kiel ili penis per la flugiloj teni sin en ekvilibro kaj tamen ili chiam estis en dangero fali malsupren!

“Rigardu min!” diris la patrino; “tiel vi devas teni la kapon, tiel vi devas starigi la piedojn! Unu, du! unu, du! Tiamaniere vi irados en la mondo antauen!” Kaj shi traflugis malgrandan distancon, kaj la idoj faris malgrandan mallertan movighon. Bum! ili falis, char ili estis ankorau tro mallertaj.

“Mi ne volas flugi!” diris unu el la idoj kaj rampis returne en la neston. “Mi tute ne havas deziron iri al la varmaj landoj.”

“Vi volas do frostighi chi tie en la vintro? Vi volas do, ke la knaboj venu kaj vin trapiku, sufoku kaj bruligu? En tia okazo mi ilin vokos!”

“Ho ne!” diris la cikoniido kaj saltis denove sur la tegmenton al la aliaj. En la tria tago ili jam povosciis sufiche bone iom flugi, kaj nun ili pensis, ke ili povoscias ankau shvebi en la aero. Tion ili volis fari, sed bum! ili mallerte falis kaj devis tuj denove ekmovi siajn flugilojn. La knaboj tiam kuradis sur la strato kaj kantis sian malnovan kanton:

“Cikonio en aero!”

“Chu ni flugu tien kaj elpiku al ili la okulojn?” demandis la cikoniidoj.

“Ne, lasu tion!” diris la patrino. “Auskultu nur min, tio estas multe pli grava. Unu, du, tri! Nun ni flugu dekstren! Unu, du, tri! Nun maldekstren, chirkau la kamentubon! Nu, tio estis tre bona! La lasta frapo de la flugiloj estis tiel bela kaj ghusta, ke vi ricevos la permeson iri kun mi morgau al la marcho. Tie kunvenadas multe da honorindaj cikoniaj familioj kun siaj infanoj. Pruvu do, ke miaj estas la plej bone edukitaj, kaj tenu vin tute rekte, tio bone aspektas kaj kauzas satatecon.”

“Sed chu ni faru nenian venghon al la malbonaj knaboj?” demandis la cikoniidoj.

“Lasu ilin krii, kion ili volas! Vi tamen levighos al la nuboj kaj venos en la landon de la piramidoj, dum ili devos senti froston kaj havos neniun verdan folion nek dolchan pomon!”

“Jes, ni venghos!” ili flustris unu al la alia, kaj ili denove diligente ekzercighis.

El chiuj knaboj sur la strato neniu tiel obstine kantadis la mokan kanton, kiel tiu, kiu ekkantis ghin la unua, kaj tio estis tute malgranda bubo, kiu certe havis la aghon de ne pli ol ses jaroj. La cikoniidoj tamen pensis, ke li havas la aghon de cent jaroj, char li estis multe pli granda, ol ilia patro kaj ilia patrino. Ili ja havis nenian komprenon pri tio, kian aghon povas havi malgrandaj kaj grandaj infanoj. Sian tutan venghon ili volis elvershi sur tiun knabon, char li ja komencis la kanton kaj ankorau senlace ghin ripetadis. La junaj cikonioj estis tre koleraj, kaj ju pli grandaj ili farighis, des malpli ili volis tion toleri. Fine la patrino devis promesi al ili, ke shi donos al ili la eblon venghi, sed ne pli frue ol en la lasta tago de ilia restado en chi tiu lando.

“Ni devas ja antaue vidi, kiel vi pruvos vian taugecon che la granda ekzercado! Se vi faros vian provon malbone, tiel ke la generalo devos trapiki vian bruston per sia beko, tiam la knaboj estos ja pravaj, almenau en unu rilato! Ni do antaue vidu!”

“Jes, vi tion vidos!” diris la infanoj, kaj ili estis tre diligentaj. Ili ekzercighis chiutage kaj flugis tiel charme kaj facile, ke estis plezuro tion vidi.

Jen venis la autuno. Chiuj cikonioj iom post iom kolektighis, por ekflugi antau la vintro al la varmaj landoj. Kia ekzercado estis antaue farata! Ili devis flugi trans arbarojn kaj urbojn, por vidi, chu ili povoscias bone flugi char ili havis ja antau si grandan vojaghon. Niaj junaj cikonioj faris sian ekzamenighon tiel bone, ke ili ricevis la noton: “Perfekte bone, kun rano kaj serpento.” Tio estis la plej bona atesto, kaj la ranon kaj serpenton ili povis manghi, kaj tion ili efektive faris.

“Nun ni devas fari nian venghon!” ili diris.

“Jes,” diris la cikonio-patrino. “Kion mi elpensis, tio estos la plej ghusta. Mi scias, kie trovighas la lageto, en kiu kushas chiuj malgrandaj homaj infanoj, ghis venas la cikonio kaj portas ilin al iliaj gepatroj. La charmaj malgrandaj infanoj dormas kaj songhas tiel dolche, kiel ili poste neniam plu songhas. Chiuj gepatroj tre deziras havi tian malgrandan infanon, kaj chiuj infanoj volas havi fratinon au fraton. Nun ni flugu al la lageto kaj prenu po unu etulo por chiu el la infanoj, kiu ne kantis la malbonan kanton kaj ne mokis la cikoniojn.”

“Sed koncerne tiun malbonan, abomenindan knabon, kiu faris la komencon kun la kantado, kion ni faros al li?”

“Tie en la lageto kushas malgranda senviva infano, kiu mortis dum la dormado. Ghin ni portos al li, tiam li devos plori, char ni estos alportintaj al li senvivan frateton. Sed al tiu bona knabo, kiun vi certe ankorau ne forgesis, kaj kiu diris, ke estas peko kaj honto moki la bestojn, – al tiu ni alportos kaj frateton kaj fratineton; kaj char la knabo estas nomata Pechjo, tial vi chiuj estu nomataj Pechjo!”

Kaj kiel shi diris, tiel farighis. De tiu tempo chiuj cikonioj ricevis la nomon Pechjo, kaj tiel ili ankorau nun estas nomataj.

No comments:

Post a Comment