SERĈILO DE BLOGO

Monday, December 29, 2008

BOULOGNE SUR MER 1905 02



La unua vera testo de Esperanto kiel internacia lingvo okazis en 1905, kiam la unua Universala Kongreso (nomo por la plej granda jara internacia renkontiĝo por Esperantistoj) okazis en la franca urbo Boulogne-sur-mer. Preskaŭ 700 Esperantistoj el 20 landoj partoprenis - kaj komprenis unu la alian tre bone, malgraŭ ke ili nur lernis el tekstlibroj. Zamenhof estis movata kaj faris memorindan prelegon tie. Unu el siaj plej konataj citaĵoj el tiu prelego estas: "Hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj."

Por Zamenhof tiu lingvo estis ne simple rimedo de la komunikado, sed ankaŭ por disvastigo de la ideoj. Li volis disvastigi la ideon de la paca kunloĝado de diversaj popoloj kaj kulturoj. Zamenhof eĉ kreis novan studon 'Homaranismo', por disvastigi tiujn ideojn.

Esperanto estis kreita de pola kuracisto, Ludoviko Zamenhof en 1887. Junaĝe alfrontigita al malpacema kunloĝado inter malsamaj komunumoj en la urbo Bjalistok, nuntempe en Pollando, la juna Ludoviko revas pri universala lingvo, kiu ebligus al la homoj interkompreniĝi kaj pli bone akordiĝi. Tiu infanrevo, movita de genia personeco, plurkultura edukado kaj kontraŭĉia persistemo, plenumiĝos per publikigado de « la unua libro » far Doktoro Esperanto tiam 28-jaraĝa.
Boulogne-sur-Mer (bulonj-sür-mer, en E-a formo Bulonjo-ĉe-Maro), urbo en Norda Francujo; 55.400 loĝantoj, la urbo de la 1-a UK 7-12 aŭgusto 1905, kiun ĉeestis 688 esperantistoj el 20 landoj. - La unua internacia kunveno, kvazaŭ antaŭkongreso okazis en Calais, kie precipe francoj kaj angloj kunvenis. Estis eksperimento, ĉu diverslingvaj esperantistoj reciproke sin komprenas. Ĉar la provo bonege sukcesis, oni decidis kunvoki pli grandstilan kunvenon por proksima jaro en Boulogne. Dum la preparoj eksplodis la milito inter Japanujo kaj Rusujo kaj estis danĝero kaj eĉ famo, ke L. L. Zamenhof ne povos partopreni. Feliĉe la kaŭzo de la famo estis nur, ke lia pli juna frato devis militservi. Jam antaŭ la kongreso en la gazetoj ekestis diskuto pri organizaj demandoj, precipe en Lingvo Internacia (1904, p: 271.), en kiu partoprenis krom L. L. Zamenhof ankaŭ Capé, Bourlet, Moch. Ankaŭ la fama Deklaracio, pli bone la projekto de ĝi, jam aperis en Lingvo Internacia en julio 1905. Jam antaŭ la kongreso en Parizo okazis internaciaj kunvenoj; ili komenciĝis per neatendita vizito al grupvespero en Sorbonne de gesinjoroj Zamenhof; ĉeestis jam kelkaj eksterlandaj kongresanoj. Proksimajn tagojn okazis disdonado de premioj per L. L. Zamenhof por plej talentaj lernantoj en Parizo, internacia Esperanto-koncerto, solena akcepto de L. L. Zamenhof kaj de la kongresanoj en urba palaco. La ĉefa karaktero de la kongreso estis la persona interamikiĝo de la propagandistoj, festenoj, koncerto kun deklamo de diversnaciuloj. Dum tia koncerto laŭlitere "malantaŭ la kulisoj" L. L. Zamenhof kaj siaj amikoj preparis la finfinan redakton de la Deklaracio ĉiesvoĉe akceptita la sekvantan tagon. Plej gravaj okazintaĵoj: malferma kunsido en la urba teatro, la fama parolado de Zamenhof, unua publika parolado, je kies fino li deklamis la preĝon sub la Verda Standardo; ludado de "Mensogo pro Amo" de Labiche.
Proksiman tagon (dimanĉe) katolika diservo (meson faris abato Peltier); naciaj preparaj kunvenoj; tagmeze ekskurso al Wimereŭ; vespere koncertego; ludado de "Kontraŭvola edziĝo" de Molière, la roloj luditaj de anoj el sep diversaj nacioj. Lunde: laborkunsido, akcepto de Deklaracio, festena kunveno por 300 esperantistoj, fratiĝo inter katolika kaj protestanta pastroj (Peltier kaj Schneeberger). Vespere balo en kostumoj, naciaj dancoj. Pluraj kunsidoj pritraktis la allason de Esperanto por telegramoj, la internacian organizon la elekton en Lingvan Komitaton. Okazis kritiko kaj klarigoj de L. L. Zamenhof pri prononcado, en kiu partoprenis multaj esperantistoj. Privat parolis pri propagando inter junularo kaj Boirac, la prezidinto, klarigis la plej taŭgan procedon por enkonduki E-n en la programon de lernejoj. Sekvis vojaĝo al angla marbordo Dover, proksiman tagon solena fermo de la kongreso. Dum la kongreso okazis ankaŭ la inaŭguro de la Esperanta standardo.

No comments:

Post a Comment