SERĈILO DE BLOGO

Thursday, December 11, 2008

DOMO DE ZAMENHOF



Bjalistoko (pole Białystok [bʲaˈwɨstɔk], konata ankaŭ sub aliaj nomoj) estas la plej granda urbo en nord-orienta Pollando ĉe la rivero Biała, ĉefurbo de Podlaĥia Provinco (Województwo podlaskie), proksime de limoj al Belorusio kaj Litovio. La urbo estas administra, ekonomia, scienca kaj kultura centro de la regiono.
Inter ĉefurboj de provincoj Bjalistoko estas la 2-a plej dense loĝigita, 11-a plej homplena kaj 13-a plej vasta en Pollando.
Ĝi estas partoprenanto de: Unio de Polaj Metropoloj, Eŭroregiono Niemen, Eurocities, estas ankaŭ sidejo de Fondaĵo Verdaj Pulmoj de Pollando. Bjalistoko estas centro de komercaj kontaktoj kun orienta Eŭropo. Funkcias en ĝi la Centro al Promocio de Orienta Merkato.
Geografiaj kialoj (la urbo troviĝas proksime al Litovio, Belorusio kaj Rusio) kaj historiaj cirkonstancoj kaŭzis specifan karakteron de Bjalistoko. Dum jarcentoj vivis tie homoj de diversaj kulturoj, nacioj kaj religioj.

No comments:

Post a Comment