SERĈILO DE BLOGO

Friday, December 12, 2008

LA ELEKTULO



Dio privilegias neniun, ĉiuj ni devas labori por konkeri tion kion ni volas, ĉu materiala, ĉu spirituala, tiel kiam spiriteco decidis krei lingvon kiu estus "facila" parolinda kaj inteligenta, la unua demando ili sin faris estis: Ĉu ekzistas iu preta por tiu laboro ? Dum kelka tempo spiriteco serĉis ĉie, sed ili trovis neniun sufiĉe preparita por tiu granda tasko, tamen ili trovis kelkulojn kiujn jam estis mezpreparitaj, ili estis diligentaj , ili enkarniĝis en landoj de malsamaj lingvoj, kaj ĉiuj estis enklinaj al bona de homaro.
Do spiriteco elektis tiun ili juĝis esti pli kapabla, pli preparita por tiu tasko; ekde tiu momento la elektulo gajnis novan spiritmentoron, kelkaj religioj vokas ĝin gardanĝelon. Antaŭ komencis taskon la elektita spirito havis pliajn sep enkarniĝojn en landoj kiuj lingvoj estus profitendaj por kreigota lingvo. Orientita de nova spiritmentoro tiu ulo lernis multan pri lingvoj, kaj homkomuniko; li mem sentiĝis preta. Dum tiu tempo spiriteco preparis tiujn aliajn ulojn por apogi kreskadon de nova lingvo en aliaj landoj.
Ĉio estis preta, la elektulo ricevis verdan signalon de superaj spiritoj, tiel en Decembro 15a ( ĵaŭdo ) 1859, Rosalja Zamenhof akuŝis virbebon, kiun krion plenumis ĉambron, la patro, Mark Fabianovjĉ klopodis kaŝi siajn korsentojn; ĉeesto de spiritaro ne estis rimarkita de enkarniĝoj. La elkarnitaj estis feliĉaj, ilia misio ekkomencis. Bonveno Zamenhof ! Bonveno ESPERANTO. (mediuma verkado psikografita de Brigitte Monfort per spirito Aleksandro Logvin.)

No comments:

Post a Comment