SERĈILO DE BLOGO

Thursday, December 11, 2008

Zamenhof 002



Zamenhofo unue cerbumadis pri revivigo de la latina, kiun li lernis en lernejo, sed konkludis, ke ĝi estas tro komplika por normala komunikado. Lernante la anglan, li rimarkis, ke la verba konjugacio laŭ persono kaj nombro ne necesas kaj ke gramatika sistemo de lingvo povas esti multe pli facila, ol li opiniis antaŭe. Daŭris tamen la lerna malhelpo pro granda kiomo de parkerigendaj vortoj. Foje ekrimarkis Zamenhofo du rusajn surskribojn: швейцарская [ŝvejcarskaja] (pordistejo, vorto derivita de швейцар [ŝvejcar] – pordisto) kaj кондитерская [konditerskaja] (dolĉaĵejo, derivita de кондитер [konditer] – dolĉaĵisto). Tiuj vortoj kun la sama sufikso inspiris lin al la ideo, ke uzado de regularaj afiksoj povus konsiderinde malplimultigi la kiomon de la vortoradikoj necesaj por komuniki. Por ke la radikoj estu kiel eble plej internaciaj, li decidiĝis transpreni la vortprovizon plejparte el la latinidaj kaj ĝermanaj lingvoj, do el tiuj instruataj tiam tutmonde pleje.

No comments:

Post a Comment